Rakonto de transgenra memsento

De Josef Philip Bernhart

31. Januaro 2021

Mi renkontis transgenrulon en la reto kaj ri[4] skribis en la angla pri ria sperto kun la koncepto de genro, kiun mi tradukis al Esperanto. Mi dankas al ri, ke mi povas uzi sian tekston. Eble ĝi iomete povas aldoni al la diskuto pri transgenraj rajtoj en Esperantujo.

Jen la traduko[1]:

Por mi genro estis ĉiam io, kiu ĉagrenis min kaj aspektis nebezonata. Ĝi estigis al mi malkomforton, konfuzon kaj angoron. Mi ĉiam sciis, ke mi sentis pli vira ol ina kaj mi estas sekure ne la genro, kiu mi estis asignita je naskiĝo.

Kvankam la skribaĵo "viro" estis unu, kiun mi pensis, ke ĝi aplikas al mi, sed mi sentis dolorettuŝante, se ĝi estis uzata – ĝi sentis malvera. Frue en mia proceso de alkutimiĝo al esti transgenrulo, tiam mi sentis premegon, ke mi decidu, kiu gvidis min elŝrankiĝi kiel transgenra iĉo. Kaj mi sentas iomete malkomforte, se iu vokas min "Sinjoro". Aliflanke mi ŝatas esti nomita bela kaj vira (ofte - mi nun ekscias - ĉar ĝi signifas, ke mi ne plu estas vidata kiel ino kaj ne plu estas misalvokita kiel ŝi/ŝia).

La plimulto de ni estas alkutimigita al la penso, ke genro estas plimulte memprezento. Ankaŭ mi, kiel neduuma[2] ulo ankoraŭ de fojfoje faras tion kaj mi ankoraŭ lernas kiel forgesi la internaj strukturoj de kiel ni perceptas genron en niaj societoj. Ĝi estas grava kompreni, ke mi ne transiĝis de unu genro al iu alia, ankaŭ se mi estas je hormonterapio aŭ havis operacion.

Mi ne sentas tiel, ke mi iam finis transiĝi. Esti transa/neduuma por mi estas pli ol nur genro, sed identeco en si mem. Mia propra koncepto de genro estas ĉiam ŝanĝanta kaj esploras novajn lokojn, do mia transeco estas ankaŭ ĉiam trovas sin mem en novaj difinoj. Se vi havas neduuma identecon ankaŭ signifas, ke vi povas kompreni la sperton de ambaŭ inoj kaj viroj kaj ankaŭ vi povas rompi la "ni kontraŭ ili" kontraŭeco, kiu fojfoje ekzistas inter la duumaj genroj. La neduuma inteco donas al mi pli grandan aron de spertoj kaj mi povas pli facile kunsenti kun pli grandan aron de homoj. Kaj mi nun scias, ke mi ne sentus tian kontenton kaj reflektemon, se mi ne havus la eblecon, havi la operacion aŭ ricevi hormonterapion.

Kun ĉiu tago kie mi estas akceptata, mi pli kaj pli trovas la ĝojon, ke mi ne devas batali por mi mem, ke mi ne estas misalvokita. Damne, tio estas memliberiganta kaj mensoekspansanta, se vi povas fokusi al aliaj gravaj aĵoj, sen esti lacegigita de damna (socia) disforio.

Kaj mi dirus libereco estas la celo; Libereco de kio societo diris al ni pri kio ni povas fari aŭ ne fari kiel "ino" aŭ "viro". Mi ne devas esti specifa tipo de neduuma ulo, ĉar la cis-genra[3] societo timiĝas veni el ĝia komforta cirklo.

Sincere via kaj nura,
pluŝer'